Point Pelee, Ontario de Sylvan Zaft Tra taghoroj kreskantaj aeron tremigas fidplenaj flugiloj kiuj batas forte nevideblajn vojojn al nordaj revivejoj. Super la largxega lago lacigxantaj estajxetoj mistere memoras el mil generacioj tiun altirantan terfingron kie ondoj fintaktas. Ripozloke la regiono restas por milionoj kiuj surterigxas surarbustigxas surarbigxas refortigxos. Samsezone la sercxantoj auxtomobile startas celante ceremonie la aperon ciklan de la multkoloraj masoj de migrantoj kantantaj. Tiel konvergxas du kurboj pro vivdonaj kialoj.